Pri ni kaj nia TTT

Lacinka.org estas socia unuiĝo, kiu strebas popularigi kaj evoluigi belarusan latinskribon kiel nedisigeblan parton de nacia kulturo de belarusoj.

Ni certas, ke la sorto de belarusa latinskribo estas en manoj de ĝiaj uzantoj, kiuj konsideras tiun ĉi skribsistemon pli alloga kaj konscie faras malfacilan paŝon: rifuzo uzi cirilan alfabeton. Tiuj iliaj ĉiutaga aktivado kaj sinteno garantias savon de riĉeco kaj originalecon de belarusa kulturo. Ni per nia agado strebas subteni tiajn belarusojn.

Lacinka.org estas precipe dediĉita al belarusa vorto: belarta literaturo, muziko, interreto, komputilaj programoj. Ni subtenas belarusajn literaturistojn, muzikistojn, programistojn, ret-dizajnistojn, blogistojn, kaj ankaŭ ĉiujn kiuj ne estas indiferentaj al la sorto de la belarusa latinskribo.

Vero pri nia lingvo

Kio estas tiu ĉi subteno?

Pri tio ne ekzistas unu sola modelo. Ĉiu dependas de konkreta okazo. Ni unuavice apogas sin je kunagado, komuna laborado, je socia aktivado de adeptoj, sed ekzemple ne je mondonacoj, monsubvencioj.

La TTT-ejo Lacinka.org celas unuavice informadon pri la latinskribo kaj agado de la organizaĵo.


Imia (abaviazkova)

E-mail (Abaviazkova - nia budzie bačny inšym)

Tvoj kamentar (źmienš | paboĺš)


Dazvolienyja tagi: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>
Papiaredni prahliad: ...

Copyright ⓒ 2007 Lacinka.org Padpiska RSS na kamientaryji Staronka stvoranaja pry dapamozie siemantyčnaj piersanaĺnaj platformy dlia publikacyjaŭ u siecivie WordPress Dyzajn: Solucija, tema GFXedit.com